Kun la “Kompanoj”

Marcelo seul

La aventuro komenciĝas la tagon kiam Marcelo invitas min entrajniĝi. Tiu trajno ne similas la aliajn, ĝi estas “la trajneto”. Ĝi posedas sekreton : Ĝi estas magipova. “La sekreto de la magia trajneto” estas la titolo de la muzika spektaklo verkita kaj reĝisorita de Marcelo REDULEZ en 2013 por la Kongreso de la fervojistoj en Bordozo.

trajneto dessin

Jen la historio :
“Maljuna trajnkonduktoro memoras ke, kiam li estis infano la unuan lernotagon, li malkovris malantaŭ arbetaĵo belan velŝipeton, ludilon forlasitan de maljuna maristo. Tiam li travivis eksterordinaran aventuron kun siaj kamaradoj. Tial siavice, li konstruis tiun lignan trajneton, kaŝmetis ĝin sub malaltaj branĉoj de platano meze de la lerneja korto. Infanoj malkovras ĝin kaj tuj tiu trajneto vigliĝas. Ĝi promesas al ili fean vojaĝon tra la mondo renkonte al mirindaj homoj, novaj amiloj, sed ankaŭ al la duraj realaĵoj de la vivo. Tiel li renkontas batalantajn kamparanojn elpelitajn el siaj bienoj, sklavajn plukistojn de kotono en Luiziano, enmigrantojn konfrontantajn al rasismo. Sed krom tio ili malkovras ankaŭ esperon, vivoĝojon, amon, amikecon kaj retrovas en si mem purecon de la infanaĝo. Fine, laca kaj elĉerpita pro multaj emocioj, la trajneto haltas. Ĝi cedas lokon al alia aventuro. En baldaŭa estonto, eble, bela aviadileto el ligno, kiun maljuna piloto samcele kaŝos, promenigos ceterajn aventuremajn infanojn.

La aventuro ne ĉesas tie !

En 2014, la 1Bonvenon Lille00a Universala Kongreso ekprepariĝas en Lille je julio 2015en la Palaco de Kongresoj. 3000 personoj el 80 landoj estas atendotaj. Marcelo proponas kandidatiĝon de la Kompanoj por animi la nacian vesperon ; la propono de la spektaklo estas aprobita. Tre feliĉa, mi ĵetas min en tiu nova aventuro kun miaj amikoj “la Kompanoj”. La forto de nia amikeco logis novajn kompanojn.

Scene Mo

Nia trupo plinombriĝis por la spektaklo “Granda Ĵak inter la gigantoj”. Dum unu jaro provaĵoj okazis diversloke tra Francio.

La realigado de la spektaklo estis elstara grandfaro kaj bela sukceso de la grupo.

marcelo scene

Marcelo valorigis la artajn de ĉiu kompano. Lia amo al la homaro kaj lia ŝato al la esperantistaro min kortuŝas.  Brava Marcelo !

scene lille

ESPERANTO  VENDEE 

           La Roche sur Yon

FESTAS SIAN 20an datrevenon

 Post la voĉa trejnado jen venas la provludo, antaù ol prezenti al la stratpubliko francaj kantojn en Esperanto.

Sur la placo Napoleono je la centro de la urbo, la Kompanjon koncertas.

Multaj spektatoj kantas helpe de disdonitaj libretoj.

Sekvota …..